Hamiltona principo

La hamiltona principo aŭ la principo de plej eta efiko estas ekstrema principo de la scienca fako fiziko. Laŭ ĝi la fizikaj korpoj aŭ fortoj kondutas tiel, ke unuo, kiu difinas la realan efikon de la korpa aŭ forta vojo, pli malgrandas ol ĉe ĉiuj aliaj penseblaj korpaj aŭ fortaj vojoj. Ekzemplo estas la principo de Fermat, laŭ kiu lumradio ene de certa spaco dum sia vojo de punkto A ĝis punkto B ĉiam prenas la plej rapidan vojon, neniam iun superfluan ĉirkaŭvojon.

El la hamiltona principo en taŭga difino rezultas la leĝoj pri movado de Isaac Newton, sed ankaŭ la ekvivacioj de relativisma mekaniko, la ekvacioj de Maxwell pri elektrodinamiko, la ekvivacioj de Albert Einstein de la ĝenerala teorio pri relativeco kaj la ekvivacioj, per kiuj oni priskribas la aliajn elementajn interrilatojn fizikajn.


Developed by StudentB